KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 












Popo - Roko

Persone – Stokholmo (Svedio)

Persone el Stockhomo (Svedio) estis komence kreita por fari nur unu koncerton en la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en 1986. La ideon naskis Börje Lund, kiu ankaŭ elpensis la nomon Persone.
La unua provludo okazis la 7-an de marto 1986. Post prova prezento antaŭ amikoj en popola domo en Stokholmo la 9-an de majo 1986, la grupo konstatis, ke ĝi estas matura por vera koncerto.
La premiera koncerto okazis la 17-an de majo 1986 en Upsalo dum KEF. Estis sukceso. Ŝokita recenzinto parolis pri la plej granda kresĉendo iam ajn en Esperanta aranĝo.
Pro la granda sukceso la bando decidis daŭrigi. Neniu tiam suspektis, kiel longeviva fariĝos Persone.

Persone registris kaj eldonis sian unuan albumon, 62 Minutoj, en 1987. Dum tiu sama jaro Persone faris turneon en Pollando koncertante ok fojojn.

En 1988 okazis ŝanĝoj. Nova membro aliĝis: Benedikte Weinreich (sintezilo). Kelkajn monatojn poste Per Ola forlasis la bandon. Tiu nova kvaropo konsistigis Persone proksimume unu jaron, dum kiu la grupo koncertis en la IJK en Zagrebo, Kroatujo, kaj en la dua KEF en Lund, Svedujo.

En 1989 Benedikte forlasis la bandon, kaj dum kelka tempo Persone konsistis el nur Börje, Martin, kaj Bertilo. Dum tiu tempo la bando koncertis interalie en la IJK en Kerkrade, Nederlando.

Fine de 1989 la fondinto Börje, kiu jam ne plu loĝis en Stokholmo, decidis fini sian karieron en Persone. La bando tamen ne povis ne daŭrigi. Martin tiam studis rokmuzikon en kurso, kaj tie trovis la perfektan novan membron, Anders Grop (elektra basgitaro, kantado), kiu volonte eklernis Esperanton por povi en-Persone-iĝi.

La nova triopo Martin, Bertilo kaj Anders de 1990 ĝis 2000 havis riĉan karieron kun multaj koncertoj en plej diversaj landon kiel Svedio, Germanio, Nederlando, Finnlando, Norvegio, Danio, Francio kaj Rusio...
kaj registris 4 albumojn: En la spegulo (1991), Povus esti simple… (1996), ...sed estas ne (VKKD20 en 1999), kaj Sen (VKKD50 en 2002), akustika albumo.

La lasta koncerto de Persone okazis en KEF en Helsinko en aŭgusto 2000.

Klaku sur la tri albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP